5 Feb 2007

Roĝer Borĝes Podkasto: 005 Usono

Usono estas la hejmo de libereco, de bonfarto kaj de la plej gaja popolo. Ĝia socio formiĝis el nekredeble malsamaj homoj, sed kun unu sama idealo: mem decidi sian propran vojon al disvolviĝo, ĉu materia aŭ spirita. Ekde la Deklaro de Sendependeco, la lando fariĝis unu el la plej kreivaj kaj povaj landoj en la tuta mondo. Jen "Roĝer Borĝes Podkasto: 005 Usono". Intervjuoj: - Micah Bales (Kvakeroj) - Tobe Pittman (Mormonoj). Let's go!

19 Nov 2006

Roĝer Borĝes Podkasto: 004 Pollando

Esperanto naskiĝis en Pollando, sed ne nur pro tio ni iras tien. En la hodiaŭa epizodo ni babilos kun "la popolo de la kampoj" pri historio, naturejoj kaj festumado. Jen venas: "Roĝer Borĝes Podkasto: 004 Pollando". Intervjuoj: - Irek Bobrzak (Varsovia Vento) - Irmina Szustak (AS Ago Semajno) - Lukasz Zebrowski (Konstruarto).

22 Oct 2006

Roĝer Borĝes Podkasto: 003 Brazilo

Brazilo estas multe pli ol sambo kaj karnavalo! En ĉi tiu epizodo ni vojaĝos muzike tra la historio de la lando, ekde la kolonado ĝis la hodiaŭa junulara movado. Jen: "Roĝer Borĝes Podkasto: 003 Brazilo". Intervjuoj: - Lucia Marder (Karesemio) - Leandro Moreira (Fortaleza) - Rogener Pavinski (Supernova).

22 Sept 2006

Roĝer Borĝes Podkasto: 002 Hispanio

La dua epizodo de la podkasto portas nin al Hispanio, la hejmo de la "fiesta" en Eŭropo! Ni parolos kun la plej bonkoraj knaboj de Esperantio... Jen: "Roĝer Borĝes Podkasto: 002 Hispanio". Intervjuoj: - Ferriol Macip (Kaj Tiel Plu) - Karles Berga (BEK) - Manuel Pancorbo (Galadriel).

30 Aug 2006

Roĝer Borĝes Podkasto: 001 Bosnio

En la unua numero de nia podkasto, ni estos en Bosnio kaj Hercegovino, hejmo de la Internacia Junulara Kongreso en 2006! Ni babilos kun la homoj kiu organizis ĝin, muzikis en ĝi, kaj sopiras pri ĝi... La aventuro komencas ĉi tie: "Roĝer Borĝes Podkasto: 001 Bosnio".

Intervjuoj:
- Amir Hadziahmetovic (Esperanto-Desperado)
- Haris Subašić (LKK)
- Leo Sakaguchi (dĵ)